Fotoalbumo
Klaku la fotojn por pligrandigo.
|
 |
Limfosto 193
Nun la trilandpinto de Nederlando, Belgio kaj Germanio. Iam tiu estis
kvarlandpinto. |
 |
En la antau nelonge metita nova pavimo chirkau limfosto 193 la diversaj
segmentoj de Nederlando, Belgio kaj Germanio estas bone videblaj. Fronte
ankau la iamaj limoj de Neutrala Moresnet estas simbole videblaj. |
 |
Panoramo suden ekde la Boudewijn-turmo. La kolora parto de la foto
indikas la iaman neutralan teritorion. |
 |
Tiu tabulo indikas la komencon de promenvojeto, kiu kondukas preter
granda nombro da la ankorau cheestantaj limfostoj de la eksa Neutrala
Moresnet. Chi-tiu tabulo staras apud la parkejo (je la Belga flanko)
apud la trilandpinto apud Vaals. |
 |
Promenvojeto preter la iama orienta limo (chi-tie fotografita en la suda
direkto). |
 |
Unu el la 60 limfostoj. Kredeble pli ol 50 tiaj limfostoj ankorau staras tie. |
 |
Ne chiuj limfostoj staras orde en la tero. |
 |
Preskau nevidebla verda staras ci-tie ankorau limfosto en la arbetaro. |
 |
Antau la blanka Fiat staras limfosto LX kiu staras je la sudorienta
pinto de la limo. La maldekstra flanko de la vojo estis, vidata ekde la
limfosto malantauen, la limo.
Maldekstre Prusa Moresnet kaj dekstre Neutrala Moresnet. |
 |
Grandbildo de limfosto LX. |
 |
La Göhtalmuzeo en la Maxstrasse. Iam chi-tiu domo estis proprajho de la
Vielle Montagne kaj servis kiel loghejo por direkcianoj. |
 |
En 1848 la Vielle Montagne achetis ci-tiun domon, la ,,Jansmühle", por
loghigi dungitaron ene. Ankau d-ro Milly loghis longan tempon en tiu
domo. |
 |
Antaue tiu konstruajho estis la direkciejo de la zinkminejo Vielle
Montagne. |
 |
La kazina lageto, ,,neutrala'' idilio. |
 |
La Geulponto en Kelmis. Iam chi-tie staris komuna doganejo de Prusio kaj
Nederlando. Tiu estis la sola oficiala translimpasejo al Neutrala
Moresnet. |
 |
Limfosto n-ro 1 je la plej sudo kcidenta pinto de la neutrala areo. |
 |
La nordokcidenta limo estas indikita pere de la limfostoj I ghis XXX
inkluzive. Chi-tie limfosto XXX kiun oni trovas tuj apud la nuna
trilandpinto preter la vojo al Gemmerich. |
 |
Denove en Nederlando, ni vidas ke en Vaals, krom la nomo de chi-tiu
vojo, neniu memorigas pri la fakto ke chi-tie iam kunighis kvar limoj.
(Je la tabuloj: ,,Trilandpinto'' super ,,Vojo de l' Kvar Limoj'') |