La zinkminejon ekspluatis dum longa tempo la Vielle Montagne. Kaj de la
zinkminejo kaj de la fabriko oni povas bedaurinde nenion retrovi.
Sed la martelo, la fero kaj la tri steloj el la dekstre montrita emblemo de
la Vielle Montagne aperas hodiau je la komunuma blazono de la komunumo
Kelmis.
La konceson por la Vielle Montagne subskribis Napoleono.
Louis-Alexander Saint-Paul de Sinçay Directeur général de la Vielle Montagne dum la periodo 1846-1890
Gaston Saint-Paul de Sinçay Directeur général de la Vielle Montagne dum la periodo 1890-1937
Rememora medalo honore al la 50-jara jubileo de la Vielle Montagne
Rememora medalo honore al la 100-jara jubileo de la Vielle Montagne
La minajho estas plurfoje lavita kaj specigita; jen la komenca fazo.
Ghenerala bildo de la ekspluatado chirkau la jaro 1850.
Ghenerala bildo de la fabriko de Moresnet chirkau la jaro 1840.
Norda fosajho kaj deklivo chirkau la jaro 1850.
Rigardo en zinkfandejo chirkau la jaro 1830 kun la fornegoj, lau plano de s-ro Dony.
Vielle Montagne chirkau la jaro 1880, vidita el la sudokcidento.